Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Sur mia naskotero

Mi naskiĝis en ĉi parto landa,
sur la bela Ebenaĵo Granda.
Ĉi nask-urbo kvazaŭ plenas por mi
de l' vart-kanto min lulinta dormi,
kvankam longe sonis for la rava:
"Majskarabo, majskarabo flava".

Infanet' mi estis ĉe l' foriro,
kaj revenas nun plenkreska viro.
Ho, de tiam pasis dudek jaroj
kun la ŝarĝ' de ĝojoj kaj amaroj.
Dudek jaroj! — tempo flugilhava!
"Majskarabo, majskarabo flava."

Kie vi, malnovaj ludkunuloj?
Mi nur solan trafu per l' okuloj!
Venu do, iamaj knab-najbaroj,
mi forgesu, ke dudek kvin jaroj
min surŝultras kun virzorgo grava.
"Majskarabo, majskarabo flava."
Kiel branĉ-al-branĉe flugas birdo,
vagas mia pens' en vigla flirto:
ĉiun karan lokon por memoroj
ĝi vizitas, kiel ĉirkaŭ floroj
ŝvebas la abelo mielraba...
"Majskarabo, majskarabo flava."

Infaneto, infanet' denove,
jen mi rajdas salikfajfil-blove
kan-ĉevalon, kiu dancpetolas.
Al la puto nun, ĝi trinki volas.
Mi trinkigis... hop, ĉevalo brava!
,,Majskarabo, majskarabo flava."

La vespera sonorilo sonas,
mi ĉevalon lacan lace spronas,
hejmeniras. Min al sin' brakumas
vartistin' kaj la lulkanton zumas.
Aŭdas mi en duondormo rava:
"Majskarabo, majskarabo flava".